Kio estas UK?
La Universala Kongreso de Esperanto estas internacia kongreso kaj la plej granda evento por esperantistoj, ĝi estas organizata de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉiujare en nova loko. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Aliĝu nun kaj partoprenu en la plej granda evento por esperantistoj! En 2027, ni fieras organizi la Universalan Kongreson en Aŭstralio en Melburno!
Renkontu esperantistojn
En UK kutime partoprenas esperantistoj el pli ol 60 landoj. Uzu la ŝancon ekkoni ilin kaj interŝanĝi spertojn, ideojn, kaj rakontojn kun homoj de diversaj kulturoj kaj landoj!
Praktiku vian Esperanton
Vi havos multajn ŝancojn praktiki kaj plibonigi vian Esperanton per vivaj konversacioj kun aliaj kongresanoj kaj per partopreno en la riĉa programo de la kongreso.
Malkovru novajn ideojn
La kongresa programo ofertas interesajn prelegojn, koncertojn, artajn prezentojn kaj multajn aliajn programerojn. Ĉiam troviĝas io nova por lerni, sperti aŭ simple ĝui.
Esploru novan landon kaj urbon
UK estas bonega okazo viziti novan interesan lokon, ekkoni la lokan kulturon, turismumi kaj partopreni ekskursojn kun esperantistaj gvidantoj.
